Raola

pic_lenin d-ro Orlando E.  Raola

 Prelego: Rolo de jxurnalismo en lingva evoluo en Esperanto.

Biografieto: Naskigixis en Havano (1955). Doktoro  pri Kemio (UC Santa Barbara, 2005) kaj profesoro pri kemio cxe Santa Rosa Junior College. Esperantisto ekde 1984.
Ekaktivis en la kuba movado kaj dum kvar jaroj laboris profesie por
Esperanto, kiel libro-eldonisto kaj radiojxurnalisto.  Ankaux agadis internacie: LKKano kaj preleganto por la 75a UK, preleganto en la Internacia Kongresa Universitato de la 88a UK
(Goteburgo) kaj la 99a UK en Bonaero, ankaux en la 7a. TAKE en Montrealo (2008). Partoprenis kiel preleganto en AMO-1 seminario en Horany, Hungario en 2014.  Eklogxis en Usono en 1994, kaj tuj ekaktivis en la loka (San Franciska golfo), Kalifornia ​​​​
kaj tutlanda movadoj.  Estrarano de Esperanto-USA (1988-2007) kaj denove en 2010. En 2011 elektigxis prezidanto de la landa asocio, reelektigxis en 2014.  Instruis Esperanton dum pluraj jaroj en Kubo kaj  en la Somera Kursaro cxe Universitato de Kalifornio San Diego (2010). Sukcese trapasis C-1 nivelon de “Origo” Esperanto internacia ekzameno.  Regxisoro de la kongresa temo “Insuloj sen izoligxo” dum la 98a UK en Rejkjaviko, kie mi estis elektita Komitatano “C” de UEA kaj membro de la nove kreita Konsilio, kie mi okupigxas precipe pri landa agado, trejnado de aktivuloj kaj estigo de la Centro por Kultura Evoluigo laux la Strategia Plano de UEA.