Alvoko

La organizantoj de la Esperantologia Konferenco 2015 okazonta en Lillo, Francio, kadre de la 100a Universala Kongreso de Esperanto alvokas ĉiujn fakulojn, sciencistojn kaj ĝeneralan kongresontojn al partopreno en la Konferenco.

Estos tri niveloj de partopreno:

1. Preleganto: Fakulo-esperantologo kiu parolos dum unu el la du panelaj diskutoj: jen pri la historia trarigardo en 40 jarojn de Esperantologio, jen pri la nuno kaj estonteco de tiu ĉi disciplino. El la invititaj prelegontoj jam certigis sian partoprenon D. Blanke, P. Daŝgupta, F.Gobbo kaj H. Tonkin. Ankoraŭ ni atendas certigon pri partopreno de M. Cramer, H. Gotoo, H. Usui. Se vi havas sugeston pri la temoj traktotaj, bonvolu kontakti rekte la prelegontojn aŭ sendu retmesaĝon al la organizantoj ĉe EK 2015 organizantoj.

2. Afiŝ-montranto: En la postagmeza sesio ĉiuj partoprenantoj en la konferenco havos la ŝancon vidi la afiŝojn preparitajn de la afiŝprezentantoj. La temoj traktataj de la afiŝoj estu pli liberaj, sed nepre rilatu al la disciplino Esperantologio, larĝe difinita kiel la scienco pri la diversaj aspektoj de la lingva fenomeno Esperanto (Dankon al NPIV kaj al W. Auld). Bonvolu prepari po unu afiŝon en formato A0 (841 mm × 1189 mm) aŭ ANSI E (33 coloj × 44 coloj), litertiparo ne malpli granda ol 28 pt kun interlinia spaco minimume 32 pt. Komprenu, ke la celo estas ebligi al la ĉeestantoj legi la afiŝon de distanco proksimume 1,5 m. Ni forte instigas la uzon de grafikaĵoj, skemoj aŭ diagramoj por liveri la enhavon. Inkluzivu en la afiŝon resumon de la enhavo maksimume 300-vortan. Sendu vian afiŝproponon al la EK 2015 organizantoj antaŭ 2015-04-30. Ne temas pri la kompletigita verko, sed pri sufiĉe da materialoj por ebligi al la organizantoj taksi la kvaliton de via kontribuo. La plej elstaraj dudek afiŝoj estos parto de la Esperantologia Festeno postagmeza, kie la  aŭtoroj staros ĉe la afiŝoj kaj respondos demandojn de la ĉeestantoj. Grupo de prelegintoj-juĝantoj elektos la tri plej elstarajn afiŝojn, kies aŭtoroj ricevos premiojn.

Por faciligi vian laboron, bonvolu trovi ĉi sube ŝablonon de afiŝo. La teksto prenita el vera scienca artikolo estas nur ekzemplo, kiujn elementojn enhavu la afiŝo. La ŝablono estas provizita por havigi al vi pli karan ideon pri la formato de via kontribuaĵo. Se vi volas ricevi kopion de la dosiero por softvarpakaĵo InDesign CC4/CC6, bonvolu kontakti la organizanton.

ŝablono

3. Ĝenerala partoprenanto: kiuj venas al la Esperantologia Konferenco por lerni, por diskuti kun la fakuloj, por kontribui freŝajn kaj interesajn vidpunktojn al la diskutataj temoj. Ĉiuj kongresanoj estas invitataj partopreni, ni planas konferencon kun minimume cent partoprenantoj.

 

Pri ĉiuj ĝeneralaj demandoj kaj proponoj, bonvolu kontakti la EK 2015 organizantojn.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *