Okaze de la 100a Universala Kongreso de Esperanto
Lillo, Francio, 2017-07-25 ĝis 2015-08-01
Sub la aŭspicio de Universala Esperanto Asocio (UEA)
kaj la Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj (CED)
Ekde la 63-a UK en Varno CED organizas la Esperantologian Konferencon en la Universalaj Kongresoj de Esperanto. Ili traktas plej diversajn temojn en la scienca esplorado de Esperanto kaj planlingvistiko.
Esperantologia Konferenco 2015:
Retrorigardo kaj antaŭvido:
Kvardek jaroj da Esperantologio 1975-2015 kaj defioj por la estonteco
Kie: Salono Eurotop, Lille Grand Palais
Kiam: Jaŭdon, la 30an de julio 2015
Je kioma horo: EK komenciĝos je la 09:00 kaj daŭros ĝis la 13:00, entute kvar horojn.